1. Blueprint Gallery

·

Galerio, kiel katalogo, permesos krei retpaĝaron WordPress kun agordoj, enhavoj kaj materialoj uzante nur unuklake, por tuj fari demonstro.

Memoru ke vi povas aŭskulti tiun ĉi podkaston en Pocket Casts, Spotify, kaj Apple Podcastsaboni rekte al la RSS-fluo.

Transskribo de la programo

Saluton! Mia nomo estas Enric Pineda kaj vi aŭskultas WordPress Podkaston, la resumon de novaĵoj de la Komunumo de WordPress.

Tiu ĉi programo enhavas la informon de la 13-a ĝis la 19-a de Majo de 2024.

Kunhavi aŭ malkovri projektojn ene de la komunumo de WordPress ne ĉiam estas facila, kvankam eble nun ĝi facilos danke al Blueprint Gallery, katalogo de agordaroj kiu estas subtenita de WordPress Playground. Tio faciligos la eksponadon de kreaĵoj de WordPress.

Tiu sistemo ne nur simpligas la manieron por montro retpaĝarojn faritajn per la enhav-mastruma sistemo, sed ankaŭ stimulas la kunlaboradon kaj la enspiron inter programistoj, fasonistoj kaj ĉiaj uzantoj.

BLueprint gallery permesas al la uzantoj alŝuti kaj kunhavi siajn projektojn en interaga kaj vida medio, prezentante antaŭrigardan funkcian vidon de la projektoj sen la neceso de instali WordPress. Imagu vi eksplori fasonojn, kromprogramojn aŭ kompletajn retpaĝarojn kun nur kelkaj klakoj, same kiel en reala instalado.

Sed eble la graveco de tiu projecto iras trans la demonstrado de projektoj. Danke al centralizo kaj organizado de kreaĵoj de la komunumo, tiu platformo servas kiel katalogo de novigado kaj kreiveco, iĝante risurcon por malnovaj kaj novaj anoj de la komunumo.

Sed tiu ne estas la nura novaĵo de la semajno… La komunumo WordPress lanĉis novan prov-projekto por provi la enhavon de reta kurso pri Diverseco, Justeco, Inkluziveco kaj Aparteno. Tiu kurso celas sentivigi pri la graveco de krei inkluzivan kaj justan medion.

La kurso estas dividita en moduloj, kiuj temas diversajn esencajn temojn pri DJIA, havigante al la partoprenantoj informojn kaj praktikajn ilojn por apliki tiujn principojn en projektoj de WordPress. La lanĉo de tiu kurso emfazas la daŭran devon de WordPress kun inkluziveco kaj diverseco ene de sia tutmonda komunumo.

Post la anonco de la teamo de gastigo de la kreado de WordPress Hosting Directory (Gastiga Katalogo de WordPress), kelkaj duboj pri la administrado de la informo aperis en la teamo de revizio. La du plej gravaj duboj estas la maniero de plenumi la reviziojn, publike aŭ private, konsiderante la privateco de sensivaj datumoj kaj eblaj publikaj konfliktoj, kaj la konfirmo de la datumoj, ĉefe la ebla subjektiveco de la informoj rilataj al la komunumo.

La teamo de komunumo publikigis informon pri la stato de la bankokontoj de WordPress Community Support, entrepreno kiu administras la eventojn de WordPress.

Dum la jaro 2023 oni enspezis 665.000 dolarojn de tutmonda sponsorado, kun 342.000 dolaroj donitaj al lokaj eventoj kaj 404.000 al ĝeneralaj elspezoj, rezultante el malprofito de 148.000 dolaroj.

Por la jaro 2024 oni esperas enspezon de 725.000 dolaroj de sponsoreco. 208.000 dolaroj estis aprobitaj kiel mon-helpo, kaj 400.000 dolaroj kiel ĝeneralaj elspezoj.

Oni rimarkas, ke en la tempo organizi kaj aranĝi eventojn oni devas esti prudenta, malgraŭ ke la plejparto de elspezoj estas de Meetup.

La 23-an de majo okazos la kunsidoj por plani la trian eldonon de la Programo de Mentoreco kiu okazos samtempe al la lanĉo de WordPress 6.7.

Multaj aĵoj lernitaj de la du pasintaj eldonoj estos taŭgitaj. Krome, novaj defioj, kiel laŭpete mentoroj, estos formulitaj.

De la teamo de Daŭrigebleco oni ĉefas la projekton Health Dashboards (Sanpaneloj), kies celo estas taksi la sanon de projekto de WordPress pere de iloj kiel Bitergia Analytics, kiu analizas la programadon kaj la interagadon de la komunumo, oferante detalitajn metrikojn pri la programado kaj la agado de la komunumo.

Sia baza kosto estas 1000 dolarojn po monato, kun kromaj elspezoj por tajlorigaj integradoj.Do la projekto ankaŭ konsideras ilojn de malfermita kodo kaj aliaj proprietajn programarojn.

La WordCamp Europe 2024 ricevis la prestiĝan mecenatecon de Eŭropa Parlamento, substrekante la gravecon de la evento.

Tiu aprobo, aljuĝita de la prezidanto Roberta Metsola, akcentas la devon kun novigado kaj la kunlaborado kun la Eŭropa Komunumo. La mecenateco ne nur promocias la gravecon de la evento, sed ankaŭ substrekas la decidan rolon de WordPress en novigado.

Kaj, finfine, tiu podkasto estas disdonita kun CC Permesilo. Vi trovos ĉiujn ligilojn por legi pli en WordPress Podcast .EU.

Vi ankaŭ povas aboni al la podkasto en la kataluna, la hispana, la germana, la angla kaj la franca.

Ĝis la sekva programo.

Comments

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *