2. Etosoj de la komunumo

·

La teamo de etosoj haltos zorgi pri la revizio de klasikaj etosoj, kaj volas iĝi generanton de etosoj, kiuj povus esti testataj.

Memoru ke vi povas aŭskulti tiun ĉi podkaston en Pocket Casts, Spotify, kaj Apple Podcastsaboni rekte al la RSS-fluo.

Transskribo de la programo

Saluton! Mia nomo estas Enric Pineda kaj vi aŭskultas WordPress Podkaston, la resumon de novaĵoj de la Komunumo de WordPress.

Tiu ĉi programo enhavas la informon de la 20-a ĝis la 26-a de Majo de 2024.

La etosoj nun ne devas esti reviziitaj. Fakte, tio ne tute certas, sed la ŝanĝo al la Etosoj de Blokoj permesis al la teamo de etosoj, la Theme Review Team, tio estas, la teamo kiu reviziis la kvaliton de la etosoj, ege redukti la revizion, por ke la plejmulto de la etosoj senditaj al la deponejo ne bezonas revizion.

Do, se oni ne ege bezonas revizii, ankaŭ ne la teamo bezonas tiom da homoj reviziantaj, kaj la teamo nun alfrontas ĝeneralan ŝanĝon: koncentriĝi sur la helpo al la programistoj kaj dezajnisto pri la transiro al la blokoj.

Se tio estas tiel, la teamo kaj la iloj devas grave ŝanĝi. Ekzemple: la kanalo en Slack kiu nomiĝas “Themes review” (revizio de etosoj) nun devus nomiĝi, simple, “themes” (etosoj).

Sed tio ne estas la nura afero. Se nun oni ne bezonas tiom da homoj reviziantaj etosojn, kiu estos la estonteco de tiuj homoj? Nun oni pripensas, ke la homoj kiuj volas ŝanĝi povus helpi krei kaj subteni etosojn. Ni ne forgesu, kvankam la etosoj “twenty-io” estas kreitaj de Core kaj Themes, ankaŭ estas deponejo de etosoj kreitaj de la komunumo, ĉiuj faritaj kun blokoj, kaj tiuj ĉi povas servi kiel bazo por fari novajn funkciaĵojn kaj ideojn. Archivist, Atlas, Blue Note, Poetry, Purr, Stacks kaj Term jam disponeblas.

Post la lasta malgranda eldono de Wordpres kaj la ŝanĝoj inkluditaj, oni pripensas WordPress 6.5.4 kiel versiono kiu klopodus ripari la versionon 6.5.

Por helpi vin situaciiĝi, Wordpres 6.5 inkludis novan interesan funkciaĵon nomita Plugin Dependencies, kiu permesis helpi kromprogrameton scii se ĝi dependis de iu ajn komprogrameto. Alia funkciaĵo inkludita en WordPress estis aktivigi kromprogrameton rekte post sia instalado nesinkrone, simple klakante la butonon “Aktivigi”, sen necese iri al la listo de kromprogrametoj.

Se ni kunigas tiujn du funkciaĵojn, ni havas situacion: la sistemo kiu aktivigas la kromprogrameton ne povas validigi, se ĝi dependas de alia kromprogrameto. La lasta aplikita fliko montris mesaĝon en la supra parto de la paĝo, kiu avetis la uzantojn ke ili devas reŝarĝi la paĝon, sed neniu faras tion.

La plej granda problemo estas ke la kromprogrametoj kiuj, post sia aktivigado, bezonas plenumigi ion aŭ sendi la uzanton al ekrano de agordoj, nun tiuj aferoj ne okazas.

Do, tiu versiono simple klopodas ripari tiun situacion, por ke, se iu devas esti plenumigita, finfine estos. Tamen, tiu estas nur la unua paŝo, por ke WordPress 6.6 enhavos la novan plugin onboarding framework, kiu helpos normaligi ĉiun, kiun la kromprogrametoj povas fari kiam ili estos aktivigitaj.

La teamo de Core (kerno) prezentis Gutemberg 18.4, kiu aktivigas la kradan moduson defaŭlte, permesas ankaŭ grupigi blokojn kun klavkombinado, kaj permesas inkluzivi tajloritajn ekranformatojn en la dosiero theme.json

En la Blogo de programistoj ni havas ekzemplon de kreado de kromprogrameto kiu inkluzivas plurajn blokojn: titolo, bloko de klasado kiu permesas voĉdoni inter unu kaj kvin steloj kaj antaŭparolo. Tie ni povos vidi la tutan procezon kaj la ekzempla kodo por tiun atingi. Krei la bazon, registrigi, programi la blokon de klasado kaj bildigi tion por pruvi ĝin en nia ret-paĝaro vi vidos en tiu ĉi eta manlibro.

La teamo de Dezajno montris kelkajn malfermitajn laborliniojn, kiel la laboro pri la Blocks bindings kaj la plej bona maniero por montri la blokojn kiuj rilatas al aliaj elementoj.

La teamo de Komunumo proponis ŝanĝon en la reguloj rilataj al la eventejoj kuij enhavas religiajn simbolojn. La ŝanĝo, por faciligi la eniron en kelkaj ejoj, temas pri uzi ejojn kiuj apartenas al religiaj asocioj, sed ne la salonoj dediciitaj al la devotaĵoj. Ankaŭ oni devas teni regulon pri malfermitaj eventoj al ĉiuj.

Kaj finfine, tiu ĉi podkasto estas disdonita kun permisilo Creative Commons. Vi havas ĉiujn ligilojn por scii pli en WordPress Podcast .eu

Vi povas aboni al la podksto en la kataluna, la germana, la angla, la hispana kaj la franca.

Brakumojn, kaj ĝis la sekvan programon!

Comments

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *